Edziĝo kontraŭvola (franceLe mariage forcé) estas unuakta proza komedio-baleto de Moliero kaj Lully, originale franclingva. Ĝi estis unue prezentita en la 29-a de Januaro, 1664, en Parizo.
Sganarelo, 53 jarojn maljuna kaj riĉa, volas edziĝi kun la juna kaj bela Dorimena. Lia amiko Ĝeronimo konsilas lin kontraŭ tia geedziĝo. La galanto petas ilian opinion pri ĉi tiu punkto de du filozofoj, el kiuj unu sekvas Aristotelon kaj la alia Pironon, kaj ankaŭ de du ciganinoj, kiuj muzikas: iliaj respondoj nur pliigas la perpleksecon de la geedziĝa kandidato. Sed nun Dorimena eniras la scenejon kun sia amanto Likasto, al kiu ŝi ne hezitas rakonti, sen scii ke Sganarelo aŭdas ŝin, ke ŝi nur edziniĝas pro mono kaj intencas fariĝi vidvino ene de ses monatoj. Edifita per tiaj vortoj, Sganarelo volas nuligi sian promeson de geedziĝo al sia bopatro sed Alcidaso, la frato de Dorimena, tiam defias Sganarelon al duelo kaj, alfrontita kun lia rifuzo batali, komencas bati lin per bastono. La malfeliĉa homo, vole-nevole, estas devigita akcepti ĉi tiun "truditan edziĝon".